Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-9
ĉefa informo | kontaktoj | memoraĵoj | kondiĉoj | ekskursoj | aliĝilo | jam aliĝis
Ekskursoj


Perpieda ekskurso al akvofalo.


Ĉarma matena promenado laŭ la kamparo. Daŭros 5 horojn. Distanco estas 12 km. Belaj fotoj. Laŭvoje oni povas kolekti kaj manĝi berojn. Ankaŭ oni povas subakviĝi en la akvofalo laŭ propra deziro. La temperaturo de la akvo +7 gragoj. La saman ekskurson oni povas partopreni per ĉevalo (kontraŭ aldona pago).
Prezo 500 rublojn


Peraŭta ekskurso al la lago.


Unika bela blua lago kiu havas nigrajn cirklojn sur la fundo. Tre spektinda. Oni ne rajtas naĝi en ĝi. Bela, sed danĝera.
Prezo 400 rublojn


Perpieda panorama ekskurso al la apuda monto.


Ne tro longa supreniro al la pinto de la monto. La ekskurso daŭros 3 horojn. Oni grimpos nur dum duonhoro. La distanco de la tuta ekskurso estas 8 km. Belega panoramo, belegaj fotoj de sunsubiro. La saman ekskurson oni povas partopreni per ĉevalo (kontraŭ aldona pago).
Prezo 400 rublojn


Perpieda ekskurso laŭ la bordo de rivero Ĉuja


Distanco estas km. Ekskurso por konatiĝi kun ĉirkaŭaĵoj de la bazejo. Ni trapasos la vilaĝon Ĉibit kaj promenos laŭ la bordo de rivero.
Prezo 400 rublojn


Tuttaga ekskurso al akvofalo.


Longa peraŭta kaj impres-plena ekskurso. Daŭras de la mateno ĝis vespero. Vi vidos “Ruĝajn pordegojn”, Ĉuliŝman valon, Pazirikajn kurganojn. Ni malsupreniros al la valo, per boatoj trapasos la riveron kaj atingos grandegan akvofalon. Tiuj, kiuj manĝos en la manĝejo, ricevos sekan manĝaĵon por tagmanĝo.
Aŭte – 220 km, perpiede – 11 km
Prezo 2200 rublojn






© 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni: katka8@ngs.ru