Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-5
ĉefa informo | lastaj novaĵoj | programo | kontaktoj | fotoj | jam aliĝis
Lastaj novaĵoj


La 1-a de julio 2007
La 1-an de julio estis dissendita la dua informletero al ĉiuj   aliĝintoj. Se vi hazarde ne ricevis ĝin - bonvolu skribi pri tio!    

La 16-a de junio 2007
Renkontiĝo de Amikoj aperis antaŭ 6 jaroj kaj iĝis tradicia aranĝo de Novosibirska Esperanta Klubo.
Dum RA-5 vi havas eblecon aĉeti T-ĉemizon kun la simbolo de nia renkontiĝo.
Ne preterlasu la ĉanson havi bonan tendaran veston por memoro! Bonvolu antaŭmendi T-ĉemizojn de via amplekso, jen kiujn ni proponas:

M - 46
L - 48
XL - 50
XXL - 52

Kiel mendi? Simple kopiu la frazon kaj aldonu vian amplekson!

Jes, mi bezonas RA-ĉemizon!
Mia amplekso estas ____

kaj sendu al ret-adreso: info@ra.nsk.ru

Prezo - 270 rubloj.

La 8-a de junio 2007
Jam reen!
Prenu reajn biletojn por la dato 22-a de julio post la 16.00 horo (moskva tempo). Hodiaŭ komenciĝis vendado de biletoj por la 22-a de julio. Se tio interesas vin - novosibirska grupo havas biletojn por la trajno 221, kiu forveturas 22-an de julio je la 17.27 (moskva tempo) Vagono 14.

La 3-a de junio 2007
Katerina Arbekova:
Grupo el Novosibirsko jam aĉetis trajn-biletojn! Mi petas ĉiujn informi min kiam viaj trajnoj alvenas al Irkutsko. La datoj de alveno. Ni devas mendi hotelon por tiuj, kiuj alvenas pli frue ol la 15-a de julio!    

La 31-a de majo 2007
La 29-an de majo estis dissendita la unua informletero al ĉiuj   aliĝintoj. Se vi hazarde ne ricevis ĝin - bonvolu skribi pri tio!    

La 6-a de majo 2007
Katerina Arbekova:
Mi petas ĉiujn dezirantojn vojaĝi tuj aliĝi ĉar la 20-an de majo la unuan periodon de aliĝo finiĝas.
Al ĉiuj aliĝintoj post la 20-a de majo mi sendos la duan informleteron pri detaloj da alveno.
Kaj mi ankaŭ atendas kontribuojn de vi! Vi havos rabaton kaj la aranĝo estos pli interesa dank' al vi!

La 5-a de majo 2007
Daŝa Obrazcova:
Mi preparis por vi 20 E-kantojn, nun mi serĉas kelkajn belajn rusajn kantojn por lernado. Ja venas ekstralandanoj. Ni montru al ili belecon de rusa lingvo!
Irina Ĵuravljova:
Mi preparis por vi surprizon! Krom pentrado mi pretas gvidi "Orientajn dancojn" por dezirantoj. Bonvenon!



© 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni: katka8@ngs.ru