Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-10
ĉefa informo | lastaj novaĵoj | flosado | ekskursoj | jam aliĝis | kontaktoj
Flosado

Priskribo de la itinero

Oni startas la 7-an de aŭgusto je la 16.00 el urbo Krasnojarsko per buso. La vojo daŭros 65 kilometrojn.
Poste la flosado laŭ la rivero Mana per komfortaj duetaĝaj flosoj. La longeco de la itinero 80 kilometrojn.
La unua ripozloko je 10 km de la loĝloko Beretj, la dua je 46 km de la loĝloko Beretj.
La rea vojo al Krasnojarsko okazos la 9-an de aŭgusto el la loĝloko Manskije kaj daŭros 45 km
La prezo de la tuta vojaĝo kun trifoja manĝaĵo estas 3.800

Flosado sur duetaĝaj flosoj

Ĉiu floso estas flegata de du trejnistoj kaj kuiristo. Ĉiu floso havas savaĵojn kaj bio-necesejon. Krome – gas-forno por kuirado kaj teleraro. La turistoj dum la tuta flosado estas provizataj per pura trinkebla akvo. Niajn flosojn akompanas du motorboatoj.

Du noktumoj en niaj propraj ripozejoj

Anbaŭ ripozejoj estas provizitaj per permanentaj necesejoj. Por turistoj de ĉiu floso ekzistas lokoj por lignofajro, tabloj kun benkoj, rostejoj. En la dua ripozejo estas elektra lumo. La turistoj loĝas en 3-4 lokaj tendoj kun vasta vestiblo. Ĉiu turisto ricevas dormsakon kaj vojaĵan tapiŝon. La tendoj jam staras antaŭ la alveno de la floso.

Banejo

Sur la dua ripozejo estas konstruitaj banejoj – unu por du flosoj. La banejoj estas pretaj antaŭ la alveno de la flosoj kaj diziranroj povas vaporumi per vergejo.
Kroma lignaĵo akirebla kontraŭ mono.

Diskoteko

Sabate, post banado kaj vesermanĝo en la dua ripozejo estas diskoteko.
Ĝi estas organizata sub markezo, kiu situas flanke de la tendoj kaj ne malhelpas al ripozo. La diskoteko finiĝas je la unua kaj duono.

Manĝado

Niaj turistoj havas trifojan varman manĝon dum la flosado, se aĉetis vojaĝon kun manĝo. Manĝado estas sur la flosoj ĝusta tempe.
Matenmanĝo de la 8-a ĝis la 10
Tagmanĝo de la 12-a ĝis la 14
Vespermanĝo de la 18-a ĝis la 20
Kroman manĝaĵon oni povas kunpreni .

Lignaĵoj

En ĉiu ripozejo estas disponitaj sekaj lignaĵoj. Ilin sufiĉas por vespera lignofajro.
Kroma lignaĵo akirebla kontraŭ mono.





© 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni: katka8@ngs.ru