Suno - emblemo de RA


Renkontiĝo de Amikoj-7
ĉefa informo | lastaj novaĵoj | programo | teamo | kontaktoj | fotoj | aliĝilo | jam aliĝis
Ĉefa informo

Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare Renkontiĝon de Amikoj -7!
Bajkalo RA estas ege vojaĝema kaj julie ĝi startas al orienta parto de Rusio, al glora urbo Irkutsko kaj la lago Bajkalo. Bajkalo estas unika lago . Ĉiu scias ke ĝi estas la plej profunda en la mondo, ĉiu scias ke ĉirkaŭ la lago troviĝas pitoreska naturo… Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Spiri freŝegan aeron kaj malsekigi piedojn en la akvo de la fama lago. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga ekskursa programo.



La unua tago:


La dua tago:

Vin atendas la tradiciaj programeroj:Bajkalo

Oni ankaŭ proponas al vi ĉeval-rajdadon kaj piedirajn itinerojn.
Pli detale
Datoj: la 17a-25a de julio 2012.

Loko: bazejo "Bolŝie Koti" troviĝas je 90 kilometroj de Irkutsko en pitoreska loko apud la lago kaj proksime de ĝi estas vera tajgo, riĉa per fungoj, beroj, raraj floroj kaj bestoj. Nin atendas piediraj promenad-vojoj kaj ĉevalaj itineroj. Unu el tiuj promenad-vojoj gvidas tra la pado, alia al grandega seka arbo, la tria laŭ la bordo de Bajkalo.

Prezoj: 450 – 600 rublojn por tagnokto (malgrandaj rabatoj) Dependas de la kondiĉoj de loĝado.

Manĝado: memzorge organizita de ni, laŭvice deĵorante apud la fajro (triope po du-tri fojoj dum la semajno) Kostas 300 rublojn tage.

Kondiĉoj: loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, litaĵon oni donos. Je nia dispono - teleraro, fornoj kaj malvarmigilo. Eksteraj necesejoj. Kontraŭ aparta mono oni disponigas banejon kaj duŝejon! Estas ekstera komuna placeto sub la tegmento por programeroj.

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

Aliĝkotizoj
Aĝo0-1415-24Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de martoPrezo0 rub.400 rub.500 rub.
II-periodo ĝis 1-a de majoPrezo100 rub.500 rub.700 rub.
Poste kaj SurlokePrezo200 rub.800 rub.1200 rub.



La unua informletero

From:       Katerina Arbekova
To:         aligxintoj@ra.nsk.ru
Subject:    La unua informletero

Estimataj partoprenontoj! 

Mi memorigas al vi, ke alproksimiĝas la findato de la unua periodo de aliĝo. Rapidu aliĝi! Ĉiu, kiu aliĝos laŭ la unua periodo kaj sendos la aliĝkotizon -  ricevos donacon.

Grava informo!!!!

Ĉiuj dezirantoj partopreni  la ekskursan programon devas plene antaŭpagi ĝin. 
Busa ekskurso tra la urbo (4 hora) – 420 rublojn
Trajna ekskurso el Irkutsko laŭ la ĉirkaŭbajkala fervojo (12-hora) – 2,200 rublojn
Transportaj kostoj de Listvjanka al la bazejo (per aparte mendita ŝipo) – 400 rublojn
Busa ekskurso el Listvjanka al Talci kaj rea vojo ĝis Irkutsko – 450 rublojn

Entute – 3,470 rublojn

Plusu vian aliĝkotizon kaj sendu pere de la banka ĝiro:

BENEFICIARY (la ricevanto): 
Арбекова Екатерина Александровна
(Arbekova Ekaterina Aleksandrovna)
ACCOUNT (la konto): 42301810801199000066
BANK OF BENEFICIARY (Banko-ricevanto): 
OAO «МДМ» Банк
Новосибирск, ул. Ленина 18
ИНН 5408117935
БИК 045004821

Oni devas pagi tiun sumon ĝis la 15-a de aprilo, ĉar poste ne eblas mendi lokon en la ekskursa trajno!
Aparte vi pagos kontraŭ unu nokto en Irkutska hotelo, la manĝaĵo dum ekskursaj tagoj, kontraŭ enirbiletoj al muzeoj, kontraŭ la ŝip-bileto de Bolŝie Koti al Listvjanka.

Ankaux surloke vi pagos kontraŭ la bazejo kaj manĝaĵo. Prezoj por la loĝado – 350-600 rublojn tage (dependas de la ambro) kaj por la manĝado 300 rublojn tage. 
Detaloj serĉu en nia ret-paĝo www.ra.nsk.ru 

Detala informo pri la programo:
La 17-a de Julio: preferebla tempo por alveno is la 11-a horo (loka tempo) Enloĝiĝo.
13.00 - tagmanĝo
14.30 - busa ekskurso tra la urbo
19.00 – vespermanĝo
Promenado en la urbocentro
La 18-a de Julio – Trajn-ekskurso
8.00 starto el Irkutsko
20.00 alveno al la bazejo
La 18-a – 25-a  - loĝado en la bazejo en Bolŝie Koti
La 25-a – reveno
12.00  - ŝip-veturado el Bolŝie Koti ĝis Listvjanka
14.00 – vizito de loka zoologia muzeo
16.00 – busa ekskurso al Talci kaj reveno al la urbo
20.00 proksimuma tempo de alveno al Irkutsko

Havu reajn biletoj por la vesperaj kaj noktaj trajnoj post la 21.00 horo!

--
 www.ra.nsk.ru

amike,
 Katerina
La dua informletero

From:       Katerina Arbekova
To:         aligxintoj@ra.nsk.ru
Subject:    La dua informletero

Kiamaniere veni:

Alvendato estas  la 17-a de Julio, alventempo – ĝis la 12.00 horo (loka tempo). De stacidomo veturu al la hotelo. Ĝia adreso estas Ул.Желябова, 23а/1      
De stacidomo prenu buson № 80, 77 ĝis la haltejo  Сквер Кирова.  De aeroporto prenu busojn № 80 kaj 90. En la hotelo oni acseptas je la 12.00. 
Prezoj estas  650 – 1200 rublojn por tranokto.

Se vi ne partoprenas ekskurs-programon – venu la 18-an de Julio. Nepre antaŭmendu ŝip-bileton por la 18-a de Julio ĝis Bolŝie Koti memstare. 
La prezo estas 600 rublojn +80 rublojn antaŭmendo.


En Bolŝie Koti:

Vendejoj tie estas, tamen multekostaj. Se vi alkutimiĝis krommanĝi - prenu kun vi dolĉaĵojn, fruktojn kaj ion alian, kion vi bezonas.  En la vilaĝo vi 
povas aĉeti fiŝon  senprobleme kaj ankaŭ bieron, se vi emas drinki). Ankaŭ tie estas kafejoj.

Nepre kunportu sian propran teleron kaj manĝilaron. Konsilo: ne forĵetu plastikajn botelojn post via trajn-vojaĝo. En Koti vi povas uzi botelojn por 
preni akvon por promenad-iroj, porekzemple.

Nepre havu varmajn vestojn (pulovron, jakon, ŝtrumpojn). Nepre havu bonajn sportajn ŝuojn por promenade-iroj. Ne forgesu naĝ-kostumon!  Akvo ne estas 
tro varma, tame noni indas sin bani en la sancta maro almenaŭ unufoje.

En la vilaĝo vi povas rajdi ĉevalojn. Se vi tion deziras havu veston por tio. Akaŭ vi povas liu boaton.

Findato de RA-7 estas la 25-a de Julio. En Irkutskon ni venos je la 20.00 – 21.00 horo (loka tempo). Ne aĉetu trajn-biletojn por pli fruaj trajnoj!

Laŭ la programo ni forveturos el Bolŝie Koti je la 12.30 la 25-an de Julio. Je la 13.30 ni havos ekskurson al Limnologia muzeo en Listvjanka. 
(prezo 290 rublojn). Vin atendas virtuala subakviĝo en Bajkalo, florĝardeno kaj fokoj en akvujo!

Poste laŭvoje al Irkutsko ni vizitos etnografian muzeon en Talci (eniro kun gvidanto - 100 rublojn)

Tiuj, kiuj aĉetos biletojn por la 26-a de Julio – nepre avertu min, pork e mi mendu lokojn en la sama hotelo por tranokti.

Por la 26-a estos organizita speciala festa koncerto (respondecas Konstantin Hlizov).


--
 www.ra.nsk.ru

amike,
 Katerina


© 2006-2017, Novosibirska Esperanta Klubo. Skribu al ni:
katka8@ngs.ru